Legu kaj disvastigu la manifeston

Dum julio de 1936, generalo Francisco Franco, gvidis puĉon kontraŭ la registaro de Hispanio, la t.n. Dua Hispana Respubliko. La puĉistoj celis forigi la progreseman registaron, antaŭnelonge demokratie elektitan, kaj neniigi ĝian socian bazon. La agado de la faŝisma ribelo baziĝis sur la kreo de ĥaosa etoso kaj terora murdado de tiuj, kiuj favoris la Duan Respublikon, aŭ ne subtenis faŝisman ribelon.

Malbone aranĝita, la puĉo fiaskis preskaŭ ĉie kaj sukcesis nur en afrikaj hispaniaj teritorioj, en parto de la okcidenta flanko de la duoninsulo kaj en Majorko. Tiutempe estis kreiĝanta la ĝermo de estonta dua mondmilito, kaj la puĉistoj ricevadis helpon de la nazia Germanio kaj la faŝisma Italio, sub la laŭdo kaj la beno de Katolika Eklezio. En la alia flanko, la registaron de la Dua Respubliko helpis Sovet-Unio, Meksiko, kaj aliaj. Ankaŭ la demokratia popolo ricevis helpon de miloj da homoj venintaj en Hispanion por batali kontraŭ la faŝismo, la t.n. Internaciaj Brigadoj, kie Esperanto havis belan rolon.